Monato estis terura… Sed ni travivis!

Subtekstoj disponeblas: Esperanto, English, Español, Italiano, Português, 中文, 日本語, 한국어, Indonesian, русский, беларуская, татарча, فارسی (Fārsi) Ĉi tiu monato estis vera provo: operacio de mia edzo, semajno sola hejme, mia propra malsano, kaj poste multaj laboraj taskoj. Sed eĉ en la plej malhelaj tagoj estis helaj momentoj - poŝtkartoj el Rusio kaj Brazilo, braceleto el Svedio, kaj eĉ prelego por Indonezia Esperanto-Asocio. Kaj mi ne forgesis ĝui - simfonia koncerto, amuza ludo "Pratfall" kaj regulaj vizitoj de kato ĉe nia fenestro. Rigardu, kiel pasis mia monato, kaj skribu, kio okazis ĉe vi! Ligiloj, kiujn mi menciis en la video: Esperanto-Poŝtkruciĝo (projekto de interŝanĝo de poŝtkartoj en Esperanto): https://bildkarto.wixsite.com/bildkarto Kumihimo Tutorial easy Multicolored Rope Braiding    • Kumihimo Tutorial easy Multicolored Rope B...   “Ne timu komenci” – mia rakonto por aktivuloj https://ksenik.com/2026/05/17/ne-timu... Trejnado de Aktivuloj | 15-majo 2026    • Trejnado de Aktivuloj | 15-majo 2026   Kiel fariĝi subtenanto: https://ksenik.com/subtenu-min/