La Malespero - Ultrabox

Kelkaj homoj petis al mi publikigi la version de La Espero kiun mi uzis en mia filmeto pri kial mi ŝatas Esperanton. Mi ankoraŭ ne faris tion, ĉar neniu el miaj ĝisnunaj versioj de tiu ĉi muziko sukcese trafas la etoson celatan de mi. La plej emociigaj partoj neniam estas sufiĉe emociigaj. Sed, jam antaŭ preskaŭ unu jaro, mi publikigis filmeton pri Tokipono kiu enhavas tiun ĉi version ĉe la fino. Mi inkluzivis ĝin en ŝerca parto en kiu mi sugestis ke mia kritiko kontraŭ Tokipono estis nura parto de malica komploto por trudi Esperantismon al ĉiuj. Ĉar mi parolas dum la muziko, oni ne povas aŭdi la muzikon klare. Do, mi decidis publikigi ĝin. Mi ŝatus iun tagon krei rolludon en Esperanto, eble tiu ĉi muziko povus aŭdiĝi kiam la ludanto estas venkita. Aŭ eble ĉiuj ni povus aŭskulti ĝin dum la fina malvenko, kiu esperinde neniam okazos.