Ni nur parolas Esperanton | ESPERANTO SENLIME S1Ĉ16
La Barcelona varmego malhelpas la teamojn en la lasta defio. Ĉiu teamo devas trovi 3 turismajn lokojn sen uzi mapon kaj parolante nur Esperanton! Ĉu ili atingos sukcese demandi? Pretiĝu ĉar "Baldaŭ alvenos la fino de Esperanto senlime!!!!!". Do, ek sidiĝu kaj spektu la lastan ĉapitron de la unua serio en Esperanto, kiu teamo atingos plej da poentoj? Sed atendu, ĉar vi havos oportunon influi la rezulton: individuaj membroj kaj patronoj de TEJO ricevos enketon por doni la lastajn poentojn. Do, aliĝu al TEJO kaj subtenu vian preferatan teamon! —————————————————————————————— 🗺️ Esperanto senlime jam estas ĉi tie! En ĝi vi malkovros la aventurojn de 17 junuloj kiuj konkuras alfrontante defiojn por gajni poentojn. Ili konkuras kun aliaj teamoj trans 4 malsamaj eŭropaj landoj, de Roterdamo al Barcelono, dum 3 organizantoj zorgas ke neniu perdiĝas. Ili ĉiuj ricevas la subtenon de pluraj lokaj Esperantistoj. Sekvu nin por ne maltrafi la sekvan videon (disponebla venontan sabaton!) kaj aliĝu al TEJO por rajti kaj tiel influi la rezulton! ⚠️ ATENTU: En ĉi tiu serio vi aŭdos realan Esperanton. Tio signifas ke estas multe da eraroj en la parolado. Pro tio, ni malrekomendas uzi ĉi tiun videon kiel lingvan instruadmaterialon, sed uzu ĝin kiel amuzilon! 📲 Se vi volas scii pli, komenti la serion kaj esti ĝisdatigita de la lastaj novaĵoj, aliĝu la grupon de Esperanto senlime en Telegramo: https://t.me/+XlqrSEFYvLxkZjA8 💬 Ĉu vi volas ke la subtitoloj aperu ankaŭ en via lingvo aŭ emas helpi plibonigi la subtekstojn de venontaj ĉapitroj? Vi povas! Skribu al [email protected] por helpi krei subtitolojn. 🇪🇺 Esperanto senlime estis realigita ene de projekto financita de la Eŭropa Unio. Vidoj kaj opinioj esprimitaj estas nur de la aŭtoroj kaj ne nepre reflektas tiujn de la Eŭropa Unio aŭ la Eŭropa Eduka kaj Kultura Plenuma Agentejo (EACEA). Nek Eŭropa Unio nek EACEA povas esti konsideritaj respondecaj pri ili. —————————————————————————————— Sekvu nin! ★ Facebook: / tejoesperanto ★ X: / tejoesperanto ★ Instagram: / tejoesperanto ★ TikTok: / tejoesperanto ★ Retejo de TEJO: https://www.tejo.org Iĝu parto de nia tutmonda komunumo kaj subtenu la junularan Esperanto-movadon! Membriĝu en TEJO: https://www.tejo.org/membrigu-en-tejo

Gajni plej gravas | ESPERANTO SENLIME S1Ĉ15

Inside Europe's Forgotten Country (that spoke Esperanto)

Can Korean Idol Find Hidden German Among European Language? | Hungary, Poland, Brazil, Bulgaria

Can This Be Translated? | Pepole Actually Say This In Your Country? | Sweden, Hungary, Brazil

Ricky Gervais Says Even Hell Can’t Handle His Jokes | Stand-up Comedy 🔥

Frankreich – Senegal Highlights | Gruppe I, FIFA WM 2026 | sportstudio

Is Modern Hebrew Totally Different from Biblical Hebrew?

Americans React To HILARIOUS German Memes

Why Did You Learn Esperanto? | Easy Esperanto 1

La Lingva Por Ni

An Independent Scotland? | Foreign Policy, EU, and NATO? || Prof Stephen Gethins MP

How I became fluent in Esperanto

"Odo al Ĝojo" - Anthem of Europe in Esperanto (Himno de Eŭropo)

Ultimate Balkan Minorities Iceberg

Internacia Tago de la Gepatra Lingvo 2026 | Tutmonda Esperantista Junulara Organizo

The Language Simp Doesn't Like Esperanto

Frankreich - Senegal Highlights FIFA WM 2026 | Sportschau

What EU Groups Want a Federation?

Learn the Cyrillic alphabet in one video

